Archive | Marto, 2012

Manĝemulo

25 mar

Mi ŝatas manĝi bongustajn desertojn.

Jen recepto por la deserto nomata „perdita pano”:

Tranĉu panon, preparu lakton (ĉ. 200 ml da), du ovojn kaj sukeron (ĉ. 3 supkuleroj da).

En profunda telero, miksu la lakton, la ovojn kaj la sukeron. Lasu la pecojn de pano absorbi la miksaĵon.

En pato, fandu buteron, kaj poste, enmetu la pecoj de pano. Lasu ilin iomete kuiri fajrete dum ĉ. kvar minutoj po ĉiu flanko.

Manĝu kiam la pecoj ankoraŭ estas varmetaj! Ĝuu! 🙂

 

Notoj: tiun ĉi recepton vi povas sekvi uzante eĉ malfreŝan panon. Sed ankoraŭ pli bongustaj estos brioĉotranĉoj!!

Ludanto

21 mar

Mi ŝatas tabulludojn.

Fakte, mi ŝatas multajn ludojn, sed precipe tabulludojn kun cerbumado, anstataŭ ol hazardo. Kvankam mi freŝe malkovris malordinarajn tabulludojn, mi jam posedas unu, kaj du ludetojn: „Timeline”, „Mr. Jack Pocket” kaj „La kondamninda insulo”.

  • Timeline” estas kartoludo. Sur ĉiu karto estas skribata invento komuna (dentobroso, rado, fajrilo, injektilo, ktp.). La celo estas trovi de kiam tiuj inventoj datiĝas. Sed ne gravas la ĝusta dato. Nur bezonas trovi ĉu antaŭ, ĉu poste alia invento!
  • Mr. Jack Pocket” temas pri Sherlock Holmes, D-ro Watson kaj iliaj hundo, la triopo serĉante l’ identecon de Ĵakvo la Buŝisto. Tiu ludo konsistas el naŭ tegolkartoj sur kiuj aperas suspektoj. Unu el ili estas Ĵakvo!
  • La kondamninda insulo“ estas iomete aventuroludo. Ankaŭ konsistante el tegolkartoj (20), tiu ludo okazas sur insulo drononta. Kvar trezoroj estas kaŝitaj sur tiu insulo, kaj la aventuraj ludantoj devas rikolti ilin antaŭ ol l’ insulo finfine dronas!

Nu, mi ŝatus akiri novan tabulludon, sed mi hezitas inter tri. Jen la:

  1. „Small World” (de Philippe Keyaerts)

    temas pri popoloj (gnomoj, skeletoj, vampiroj, ktp) vivante sur eta mondeto. Ili devas disvastiĝi, sed tuj rapidiĝas la ludo, kiam la ludantoj devas kontraŭi unu la alian. Mi jam ludis dufoje kaj tre ŝatis ĝin.
     
  2. Earth Reborn” (de Christophe Boelinger)

    okazas en nia mondo postapokalipsa. En 2065, homoj nun vivas en urboj subteraj. Sed militoj ankaŭ okazas! La ludantoj kontrolas figuretojn kombatontajn. La mapo de la ludo estas same kiel puzlo, do ĉiu partio malsimilas. Mi ŝatas la figuretojn, la sciencfikcian estontecon, kaj l’ eblecon ludi multfojajn malsimilajn partiojn.
     
  3. Mansions of Madness” (de Corey Konieczka)

    okazas en la fikcia mondo de Cthulhu, kreita de Howard Phillips Lovecraft ĉirkaŭ 1920. Tiu ludo konsistas el strangaj rakontoj (ses scenaroj) dum kiuj enketistoj devas kompreni strangajn aferojn kaj plej ofte malhelpi monstrojn el alia mondo alveni sur la Teron. Same kiel „Earth Reborn”, la mapo de la ludo formiĝas el puzlotegoloj, sed ĉi-foje, la reludado estas limigita al ses scenaroj. Tamen, mi vidis la monstrajn figuretojn kaj ŝategis ilin. Krome plaĉas al mi l’ atmosfero sombra kaj intriganta.
     

Jen la ludoj, inter kiuj mi hezitas. Ĉu vi konas ilin? Ĉu vi havas aĉetokonsilon? Ne hezitu paroli pri tiuj ludoj, aŭ alia konata de vi!

Leganto

20 mar

Jes, mi ŝatas legi.

Fakte, mi ŝategas legi! Bildrakontojn, novelojn, romanojn mi ĝojas, sed precipe humoraĵojn aŭ sciencfikciajn rakontojn.

Do al mi tre plaĉas la romanojn „La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio” (H2G2) verkita de Douglas Adams, kaj ĉion, kion verkis Isaac Asimov (i.a. „Robotoj kaj Imperio“). Ankaŭ plaĉas al mi romanojn de la franca verkisto Bernard Werber, kiujn mi lastatempe malkovris.

Rilate al humoraĵoj, mi tre ĝojis la bildrakonton „Tinĉjo en Tibeto”, kies tradukado al la esperanta estas tre agrabla. Kompreneble mi devus mencii ĝin, nur kelkajn monatojn post la apero de la 3Da-filmo de Peter Jackson kaj Steven Spielberg. Mi cetere havis ŝancon spekti tiun ĉi filmon en la originala angla sen subtekstoj vidĝenaj.

Kaj vi, ĉu vi ŝatas legi? Kaj kion?

Muzikemulo

19 mar

Ĉi-matene aŭskultis mi kantojn de Ana Johnsson.

Ŝi estas sveda kantistino, kiu surbendigis tri kantalbumojn, kies nomojn estas „Ĉar mi povas” (Cuz I Can), „Tia mi estas” (The Way I Am) kaj „Eta angêlo” (Little Angel). Mi tre ŝatas kaj la muzikon kaj la sonkoloro de tiu artistino. Ŝia ĉefa muzikgenro estas rok-muziko. La plej konata kanto de ŝi nomiĝas „Ni estas” (We Are), kiu aperas en la filma muziko de Spider-man 2.

Ankaŭ tre ŝatata de mi estas ŝia kanto „Vivo” (Life). Jen la muzikvideo:

 
Malfelîce, la lasta muzikalbumo de Ana Johnsson datiĝas de 2006 kaj ŝajnas ke neniu nova estas preparota… Sed mi volus konigi ŝin. Do bonan aŭskultadon!

Matematikisto

18 mar

Hodiaŭ, mi memdemandis ion:

Inter ĉiuj ekzistantaj ensurĵetoj el [0;1] al [0;1], ĉu ekzistas unu (au pli), ties longeco estas la plej granda?

Kompreneble, la pli mallonga estas la rekta linio inter (0;0) kaj (1;1). Ties longeco egalas √2. Kaj oni espereble povas trovi ensurĵeton proksimiĝantan al du lateroj de la kvadrato [0;1]×[0;1], kie la longeco egalus 2. Konsideru ekzemple limojn de funkcioj kiel xxp kun p grandega.

Sed ekzistas ensurĵeto pli longa ol 2?

Inspirinte de la ŝtuparo de Cantor, mi provis krei tian ensurĵeton : jen la sepa iteracio de mia kreado.

  1. Mi ligas la punktojn (0;0), (1/3;¼), (2/3;¾) kaj (1;1).
  2. Mi ripetas tion inter (0;0) kaj (1/3;¼), dividante je triopoj kaj kvaronoj.
  3. Kaj tiel plu!

Mi provis kalkuli la longecon de tia ensurĵeto (ĉar ĝi estas ensurĵeto, kiel kolektado de rektoj) kaj amiko de mia helpis min kun Java programo redaktita de li (kun kalkuldaŭroj en milisekundoj):

     | Iter-o | Punktoj  | Longeco    | Ŝanĝo   | Daŭro |
     |    1   |        4 | 1,43425855 | 1,43426 |     0 |
     |    2   |       10 | 1,47081376 | 0,03656 |     0 |
     |    3   |       28 | 1,52647979 | 0,05567 |     0 |
     |    4   |       82 | 1,59016692 | 0,06369 |     0 |
     |    5   |      244 | 1,65316021 | 0,06299 |     0 |
     |    6   |      730 | 1,71101369 | 0,05785 |     0 |
     |    7   |     2188 | 1,76191230 | 0,05090 |     0 |
     |    8   |     6562 | 1,80546112 | 0,04355 |     0 |
     |    9   |    19684 | 1,84202109 | 0,03656 |    15 |
     |   10   |    59050 | 1,87231550 | 0,03029 |    15 |
     |   11   |   177148 | 1,89717964 | 0,02486 |    62 |
     |   12   |   531442 | 1,91743123 | 0,02025 |   187 |
     |   13   |  1594324 | 1,93382688 | 0,01640 |   639 |
     |   14   |  4782970 | 1,94704665 | 0,01322 |  1981 |
     |   15   | 14348908 | 1,95767834 | 0,01063 |  7265 |
     |   16   | 43046722 | 1,96621016 | 0,00853 | 24271 |

Do ŝajnas ke longeco de 2 estas atingebla, sed mi ankoraŭ ne scias ĉu vere aŭ ne. Eble mi pruvus tion estontece?

Parolemulo

17 mar

Saluton al ĉiuj!

Mi estas Alekso, juna esperantisto ekde julio 2009. Mi parolos pri ĉion kion mi ŝatas kaj en la reta kaj en la „vera” vivo. Ĉiuj miaj artikoloj estos skribitaj en la esperanta, sed ili (feliĉe!) ne estos nur pri la lingvo. Sufiĉe da retejoj ekzistas por tia lasta klaso de informoj.

Kial blogon? Nu, mi ŝatas skribi, kaj mi ŝatas komuniki kun aliuloj. Jen l’ elekto de tia lingvo, cetere. Mi jam antaŭ kelkaj jaroj provis konduki blogon, sed retiloj tiamaj ne estis tiom bone laŭ mi, do mi unuvorte enuis.

Nun, tiafoje celas mi paroli pri miaj ŝatokupoj (informatikaĵoj, matematikoj, libroj, filmoj, fotado, tabulludoj, ktp), kaj la „finvenkcelo” estas publikigi unu artikolon po tago. Espereble mi sukcesos! 😉

Bonvenon al ĉiuj vi, miaj legontoj!

Alekso.

%d bloggers like this: