Tag Archives: filmspektema

Leganto

20 mar

Jes, mi ŝatas legi.

Fakte, mi ŝategas legi! Bildrakontojn, novelojn, romanojn mi ĝojas, sed precipe humoraĵojn aŭ sciencfikciajn rakontojn.

Do al mi tre plaĉas la romanojn „La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio” (H2G2) verkita de Douglas Adams, kaj ĉion, kion verkis Isaac Asimov (i.a. „Robotoj kaj Imperio“). Ankaŭ plaĉas al mi romanojn de la franca verkisto Bernard Werber, kiujn mi lastatempe malkovris.

Rilate al humoraĵoj, mi tre ĝojis la bildrakonton „Tinĉjo en Tibeto”, kies tradukado al la esperanta estas tre agrabla. Kompreneble mi devus mencii ĝin, nur kelkajn monatojn post la apero de la 3Da-filmo de Peter Jackson kaj Steven Spielberg. Mi cetere havis ŝancon spekti tiun ĉi filmon en la originala angla sen subtekstoj vidĝenaj.

Kaj vi, ĉu vi ŝatas legi? Kaj kion?