Tag Archives: informatikema

Matematikisto

18 mar

Hodiaŭ, mi memdemandis ion:

Inter ĉiuj ekzistantaj ensurĵetoj el [0;1] al [0;1], ĉu ekzistas unu (au pli), ties longeco estas la plej granda?

Kompreneble, la pli mallonga estas la rekta linio inter (0;0) kaj (1;1). Ties longeco egalas √2. Kaj oni espereble povas trovi ensurĵeton proksimiĝantan al du lateroj de la kvadrato [0;1]×[0;1], kie la longeco egalus 2. Konsideru ekzemple limojn de funkcioj kiel xxp kun p grandega.

Sed ekzistas ensurĵeto pli longa ol 2?

Inspirinte de la ŝtuparo de Cantor, mi provis krei tian ensurĵeton : jen la sepa iteracio de mia kreado.

  1. Mi ligas la punktojn (0;0), (1/3;¼), (2/3;¾) kaj (1;1).
  2. Mi ripetas tion inter (0;0) kaj (1/3;¼), dividante je triopoj kaj kvaronoj.
  3. Kaj tiel plu!

Mi provis kalkuli la longecon de tia ensurĵeto (ĉar ĝi estas ensurĵeto, kiel kolektado de rektoj) kaj amiko de mia helpis min kun Java programo redaktita de li (kun kalkuldaŭroj en milisekundoj):

     | Iter-o | Punktoj  | Longeco    | Ŝanĝo   | Daŭro |
     |    1   |        4 | 1,43425855 | 1,43426 |     0 |
     |    2   |       10 | 1,47081376 | 0,03656 |     0 |
     |    3   |       28 | 1,52647979 | 0,05567 |     0 |
     |    4   |       82 | 1,59016692 | 0,06369 |     0 |
     |    5   |      244 | 1,65316021 | 0,06299 |     0 |
     |    6   |      730 | 1,71101369 | 0,05785 |     0 |
     |    7   |     2188 | 1,76191230 | 0,05090 |     0 |
     |    8   |     6562 | 1,80546112 | 0,04355 |     0 |
     |    9   |    19684 | 1,84202109 | 0,03656 |    15 |
     |   10   |    59050 | 1,87231550 | 0,03029 |    15 |
     |   11   |   177148 | 1,89717964 | 0,02486 |    62 |
     |   12   |   531442 | 1,91743123 | 0,02025 |   187 |
     |   13   |  1594324 | 1,93382688 | 0,01640 |   639 |
     |   14   |  4782970 | 1,94704665 | 0,01322 |  1981 |
     |   15   | 14348908 | 1,95767834 | 0,01063 |  7265 |
     |   16   | 43046722 | 1,96621016 | 0,00853 | 24271 |

Do ŝajnas ke longeco de 2 estas atingebla, sed mi ankoraŭ ne scias ĉu vere aŭ ne. Eble mi pruvus tion estontece?

Advertisements

Parolemulo

17 mar

Saluton al ĉiuj!

Mi estas Alekso, juna esperantisto ekde julio 2009. Mi parolos pri ĉion kion mi ŝatas kaj en la reta kaj en la „vera” vivo. Ĉiuj miaj artikoloj estos skribitaj en la esperanta, sed ili (feliĉe!) ne estos nur pri la lingvo. Sufiĉe da retejoj ekzistas por tia lasta klaso de informoj.

Kial blogon? Nu, mi ŝatas skribi, kaj mi ŝatas komuniki kun aliuloj. Jen l’ elekto de tia lingvo, cetere. Mi jam antaŭ kelkaj jaroj provis konduki blogon, sed retiloj tiamaj ne estis tiom bone laŭ mi, do mi unuvorte enuis.

Nun, tiafoje celas mi paroli pri miaj ŝatokupoj (informatikaĵoj, matematikoj, libroj, filmoj, fotado, tabulludoj, ktp), kaj la „finvenkcelo” estas publikigi unu artikolon po tago. Espereble mi sukcesos! 😉

Bonvenon al ĉiuj vi, miaj legontoj!

Alekso.

%d bloggers like this: