Tag Archives: tabulludema

Ludanto

21 mar

Mi ŝatas tabulludojn.

Fakte, mi ŝatas multajn ludojn, sed precipe tabulludojn kun cerbumado, anstataŭ ol hazardo. Kvankam mi freŝe malkovris malordinarajn tabulludojn, mi jam posedas unu, kaj du ludetojn: „Timeline”, „Mr. Jack Pocket” kaj „La kondamninda insulo”.

  • Timeline” estas kartoludo. Sur ĉiu karto estas skribata invento komuna (dentobroso, rado, fajrilo, injektilo, ktp.). La celo estas trovi de kiam tiuj inventoj datiĝas. Sed ne gravas la ĝusta dato. Nur bezonas trovi ĉu antaŭ, ĉu poste alia invento!
  • Mr. Jack Pocket” temas pri Sherlock Holmes, D-ro Watson kaj iliaj hundo, la triopo serĉante l’ identecon de Ĵakvo la Buŝisto. Tiu ludo konsistas el naŭ tegolkartoj sur kiuj aperas suspektoj. Unu el ili estas Ĵakvo!
  • La kondamninda insulo“ estas iomete aventuroludo. Ankaŭ konsistante el tegolkartoj (20), tiu ludo okazas sur insulo drononta. Kvar trezoroj estas kaŝitaj sur tiu insulo, kaj la aventuraj ludantoj devas rikolti ilin antaŭ ol l’ insulo finfine dronas!

Nu, mi ŝatus akiri novan tabulludon, sed mi hezitas inter tri. Jen la:

  1. „Small World” (de Philippe Keyaerts)

    temas pri popoloj (gnomoj, skeletoj, vampiroj, ktp) vivante sur eta mondeto. Ili devas disvastiĝi, sed tuj rapidiĝas la ludo, kiam la ludantoj devas kontraŭi unu la alian. Mi jam ludis dufoje kaj tre ŝatis ĝin.
     
  2. Earth Reborn” (de Christophe Boelinger)

    okazas en nia mondo postapokalipsa. En 2065, homoj nun vivas en urboj subteraj. Sed militoj ankaŭ okazas! La ludantoj kontrolas figuretojn kombatontajn. La mapo de la ludo estas same kiel puzlo, do ĉiu partio malsimilas. Mi ŝatas la figuretojn, la sciencfikcian estontecon, kaj l’ eblecon ludi multfojajn malsimilajn partiojn.
     
  3. Mansions of Madness” (de Corey Konieczka)

    okazas en la fikcia mondo de Cthulhu, kreita de Howard Phillips Lovecraft ĉirkaŭ 1920. Tiu ludo konsistas el strangaj rakontoj (ses scenaroj) dum kiuj enketistoj devas kompreni strangajn aferojn kaj plej ofte malhelpi monstrojn el alia mondo alveni sur la Teron. Same kiel „Earth Reborn”, la mapo de la ludo formiĝas el puzlotegoloj, sed ĉi-foje, la reludado estas limigita al ses scenaroj. Tamen, mi vidis la monstrajn figuretojn kaj ŝategis ilin. Krome plaĉas al mi l’ atmosfero sombra kaj intriganta.
     

Jen la ludoj, inter kiuj mi hezitas. Ĉu vi konas ilin? Ĉu vi havas aĉetokonsilon? Ne hezitu paroli pri tiuj ludoj, aŭ alia konata de vi!

Advertisements
%d bloggers like this: